Ecopetrol kaj PDVSA subskribos interkonsenton por kunlaboro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-17 08:25:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
María Ángela Holguín, ministro de Kolombio kaj ties homologo de Venezuelo, Elía Jaua, subskribos hodiaŭ “kompreneman memorandon” nome de la ŝtataj entreprenoj de petrolo de siaj landoj, por konekti siajn oleoduktojn en la landlima zono.
La kolombia ministro anoncis ke ĝi estos unu el la interkonsentoj rezultontaj de la renkontiĝo en la Palaco de Sankta Karlo de Bogoto, sidejo de la ministerio pri eksteraj rilatoj kie ili kunsidis por pritaksi  la ambaŭlandajn rilatojn.
Siaflanke, Jaua  esprimis ke “oni devas akceli” tiun ĉi temon de la energetika interkonekto kaj samtempe li agnoskis la progresojn en la reciproka kunlaboro rilate al la infrastrukturoj de minoj kaj energio, “depost pasintaj mistrafoj”, samkiel rilate al aferoj de sekureco kaj defendo.
“Denove estas malfermitaj la pordoj de komerco”, li aldonis kaj dankis la kunlaboron de la sektoroj publika kaj privata de Kolombio por “atenti la provizadon de nutraĵoj de vivo ĉiutaga de la venezuela popolo”.
Ankaŭ sesiis kunsido de la “dulandaj komisionoj laboraj” kie partoprenas altrangaj funkciuloj de financo, komerco, transporto, infrastrukturoj kaj defendo, interalie, plus delegitaro de venezuelaj entreprenistoj de la sektoroj de nutraĵoj, trinkaĵoj, industrio kaj aliaj.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up