Asesoranto de Nacia Sekureco de Trump koncedas ke Biden gajnis la elektojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-17 08:35:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, nov 17 (RHK) La asesoranto de Nacia Sekureco de Usono, Robert O´Briden koncedis ke la demokrata kandidato Joe Biden gajnis la elektojn fronte al sia respublikana rivalo, la nuna ŝtatestro Donald Trump.

La asesoranto de la Blanka Domo, dum deklaro donita ĉi-lunde en la Forumo de Sekureco, agnoskis ke “evidente” la formulo demokrata formita de Joe Biden (prezidanteco) kaj Kamala Harris (vicprezidanteco), gajnis en la elekto de la pasinta 3-a de novembro.

O'Brien  esprimis ke, kvankam  ekzistas malakordoj politikaj pri la venko de la demokrata teamo,  se oni decidas ke la bileto de Biden-Harris estas la gajninto, (tiel kiel), evidente, la aferoj estas tiel vidataj nun”, la administracio de Trump garantios profesian pov-transiron.

Trump, la unua prezidento en 28 jaroj kiu ne estas reelektita por dua mandatperiodo, ne agnoskas la venkon de Biden kaj eluzas argumentojn kiel elekta fraŭdo aŭ ke li portos la temon al juraj instancoj.

La respublikana magnato lanĉis tiajn argumentojn, spite al tio ke kelkaj organizoj, inter ili, la Federala Elekta Komisiono esprimis ke ili ne trovis ian ajn indicon pri fraŭdo en la elekta procezo.

Fonto: HispanTV


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up