Uragano Iota lasis nekalkuleblajn damaĝojn kaj almenaŭ 12 forpasintojn en Centrameriko, Panamo kaj Kolombio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-18 10:52:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Managvo, nov 18 (RHK) Laŭ raportas la televida ĉeno Telesur, la uragano Iota, kiu atingis la maksimuman kategorion 5 en la skalo Saffir-Simpson, forlasis almenaŭ 12 mortintojn en la regiono plus nekalkuleblajn materiajn damaĝojn.

Nun, jam transirinta denove al tropika ŝtormo, post trairi la sudorienton de Honduro, oni raportis ke daŭre restas danĝero pro eblaj inundoj tujaj kaj terlavangoj detruaj en sektoroj de Centra Ameriko laŭ la centro de nacia de uraganoj de Usono.

La vicprezidentino de Nikaragvo, Rosario Murillo, en deklaroj al la gazetaro informi ke “ ni perdis 6 valorajn vivojn” kaize de la uragano, kiu ankaŭ damaĝis la komunikretojn, lernejojn kaj  sancentrojn laŭ la unuaj kalkuloj de la aŭtoritatuloj de civila protekto.

En Saklvadoro, la nacia polico civila informis pri forpaso kaŭze de la tropika ŝtormo, kiam motorciklisto estis mortigi de arbo faligita pro la vento.

En Kolombio, la prezidento Iván Duque raportis ke Iota mortigis unu personon, alian malaperinton kaj 6000 damaĝitoj en la insulo Providencia, en la kariba areo, kiu estis preskaŭ tute detruita pro la fortego de la uragano.

En Panamo, la uragano mortigi unu personon en la indiĝena komunumo Ngäbe Buglé, dum en Honduro oni ĝis nun kalkulis tri forpasintojn.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up