Alvokas UN ĉesigi la infanan geedziĝon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-07 13:56:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, dec 7 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, alvokis duobligi la strebojn por ĉesigi la infanan geedziĝon, perforto ekzistanta en kelkaj regionoj de la mondo.

Per la socia retejo Tvitero, Guterres esprimis ke tiu praktiko estas tragedio, kiu envolvas infaninojn kaj virinojn en cirklo de malriĉeco kaj perforto.

Okaze de agotago de aktivismo, la supera reprezentanto de UN asertis ke la perforto kontraŭ virinoj kaj infaninoj havas siajn radikojn en la povo-rilatoj malegalecaj inter genroj, la malegaleco struktura kaj diskriminacio.

Datumoj de UN raportas ke 12 milionoj da knabinoj tutmonde estas devigis edziniĝi ĉiujare je tre frua aĝoj, kio supozas ke ili havas pli da eblecoj suferi sanproblemojn kaj gravediĝojn ne deziratajn.

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up