Ĉinio memorigas la usonan kaŝitan programon PRISM

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-24 10:44:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, dec 24 (RHK) La ĉina registaro rifuzis akuzojn de du usonaj senatanoj pri tio ke ĝi serĉas profiti el milionula projekto de submara kablo en la Pacifiko por spioni aliajn landojn.

Komentinte leteron skribitan de la senatanoj respublikanaj Marco Rubio kaj Ted Cruz, kiu avertas pri la rolo de Pekino en la projekto, rivelita de la informagentejo Reuters, la parolisto de la ekstera ministerio ĉina, Zhao Lijian, asertis ke la akuzo estas “kompleta kalumnio” desegnita por “pravigi la demeton frenezan de Usono kontraŭ ĉinaj entreprenoj de alta teknologio”.

 “Tiuj senatanoj opozicios al ĉio farota de Ĉinio. Ĉiam inventas mensogojn por misfamigi Ĉinion celante politikajn profitojn. Ili ne havas politikan integrecon, asertis Zhao dum gazetara konferenco.

Krome, Zhao memorigis la klopodojn de cifereca spionado de Vaŝingtono je monda nivelo, kaj citis la kaŝitan programon de elektronika gvatado PRISM de la Agentejo de Nacia Sekureco (NSA).

“Estas Usono kiu efektivigis cibernetikajn ŝtelojn amasajn tra la mondo, eĉ kontraŭ sia propraj aliancitoj, de kiam aperis PRISM. Estas vera imperio de 'hackeo´ kaj ŝtelado”.

La letero de la senatanoj, sendita al la registaro de la federaciaj ŝtatoj de Mikronezio (FSM) en septembro, asertis ke Pekino uzus la projekton de submara kablo de 72,6 milionoj da dolaroj por ekigi “kampanjon de spionado kaj geopolitika premo” en la Pacifiko kaj instigas la funkciulojn de tiu lando rifuzi la  ĉinan partoprenon.

La letero devenas al premo de Vaŝingtono dum la somero, kiam usonaj funkciuloj sendis diplomatian noton a FSM esprimante “strategiajn zorgojn” post kiam la ĉina kompanio Huawei Marine prezentis oferton por la kablo-projekto, laŭ informas Reuters.

La submara kablo estas desegnita por plibonigi la komunikojn kun FSM, Kiribati kaj Nauru, insuloj de la Pacifiko, kaj estas subtenata de la Monda Banko kaj la Azia Banko de Evoluigo.

Tamen, la projekto estas haltigita dum la lastaj semajnoj meze de pritaksa etapo de ofertoj, kio lasis ĝian estontecon de limbo dum kelkaj firmaoj internaciaj konkuras por la kontrakto. Krome Huawei, la japana NEC Corporation kaj Alcatel Submarine Network, filio de la finna Nokia, antaŭ prezentis ofertojn.


Fonto: RT



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up