Ĉinio ree instigas Usonon ne enmiksiĝi en siajn internajn aferojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-28 11:19:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, dec 28 (RHK) Ĉinio instigis Usono tuj ĉesi utiligi Hongkongon por enmiksiĝi en siajn internajn aferojn.
La proparolisto de la ĉina ministerio pri eksteraj rilatoj, Zhao Lijian, postulis hodiaŭ al Usono ĉesigi sian fokuson interventisman rilate al Pekino, profitante la temon de sia aŭtonoma teritorio Hongkongo  por interveni en siajn aferojn.

La diplomato respondis al la usona ambasado en Ĉinio, kiu hodiaŭ instigis Pekinon liberigi 12 aktivulojn hongkongajn arestitajn aŭguste, kiam ili klopodis eskapi el Taivano. Dek el la 12 akuzitoj devos esti juĝita ĉi-lunde en Shenzhen, sude de Ĉinio.

Usono asertis ke “ilia sola delikto estas eskapi el la tiraneco…”.

Siaflanke, Zhao deklaris en gazetara konferenco en Pekino, ke tiaj asertoj de Vaŝingtono  “ignoras la faktojn”.
Fine de junio, Pekino dekretis la Leĝon de Nacia Sekureco en Hongkongo, normo kiu difinas la krimspecojn kaj punojn por agadoj de separatismo, subfosado, terorismo kaj konspirado de fremdaj landoj kontraŭ la suvereneco de Ĉinio.

Reage, komence de novembro, Vaŝingtono punis aliajn kvar altrangulojn hongkongajn, kiujn ili akuzas limigi la liberecojn en tiu regiono administra speciala, kaj samtempe postulis al Ĉinio respondeci pri la subpremo en la urbo kaj nuligi la leĝon de nacia sekureco.

Sekve, Ĉinio ree instigas Usonon ne enmiksiĝi en siajn internajn aferojn.


Fonto: HispanTv



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up