Denuncas Palestino senprotekton de prizonuloj en israelaj malliberejoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-04 12:04:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ramallah, jan 4 (RHK) Sanitaraj aŭtoritatuloj de Palestino avertis ke miloj da prizonuloj, inter ili maljunuloj kaj aliaj suferantaj  kronikajn malsanojn, estas en danĝero en la israelaj karceroj pro manko de preventaj reguloj meze de la pandemio de la Covid-19.

La palestina ministrino pri sano, Mai Alkaila,  postulis tujan liberigon de tiuj malliberuloj, kun prioritato por la plej aĝaj kaj la malsanuloj: “Ĉiuj malliberuloj estas potencialaj epicentroj de la pandemio, kio signifas ke la vivo de multaj el ili estas en risko pro amasiĝo”, insistis la spertulino, kiu respondecigis Israelon pro la nuna panoramo.

Alkaila aldonis ke estas tre  zorgiga la situacio de la prizonuloj en la malliberejo de Naqab, kie daŭre estas 1 200 palestinanoj, inkluzive de maljunuloj, kaj petis starigon de senpartia komitato por prizorgi ilian sanstaton.

La altranga funkciulino petis subtenon de la internacia komunumo cele atingi liberigon tujan de la palestinanoj enkarcerigitaj,  kaj ege vundeblaj.

Ekde marto ĝis nun, 140 palestinaj prizonuloj malsaniĝis pro la kronviruso. Pli ol 4 000 palestinanoj estas amasigitaj en la cionistaj malliberejoj, deko da ili en administra aresto, tio estas, sen juĝo nek ŝarĝoj kontraŭ ili.

Israelo alfrontas severan ondumon de la pandemio. Nur ĉi-dimanĉe raportis 3 977 novajn pozitivajn kazojn, kvankam jam iniciatis la vakcinan kampanjon.


Fonto: Telesur


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up