Ratifas UN ke malsekureco kaj perforto signas la kolombian situacion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-22 12:51:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Raportisto  de  UN pri Kolombio

UN, jan 22 (RHK) La malsekureco kaj perforto kontraŭ eksaj batalantoj, sociaj gvidantoj kaj eĉ komunumoj persistas kiel ĉefaj obstakloj de la paca procezo en Kolombio, laŭ la plej ĵusa raporto de UN.

Pro tio, la sekureco, reaniĝo daŭrigebla de la eksaj gerilanoj, la integrala ĉeesto de la ŝtato en la diversaj regionoj, la dialogo inter la partneroj kaj reakordiĝo estas prioritatoj por starigi pacon.

Tiel klarigis antaŭ  la Sekureca Konsilantaro, la misiestro de UN en Kolombio, Carlos Ruiz.

Per videokonferenco, li esprimis ke estas kerna afero evoluigi strategion de sekureco en la novaj areoj de reaniĝo de la eksaj gerilanoj.

La meksika diplomato elstarigis ke la dialogo okazinta inter la partneroj estas esenca por integrala starigo de ĉiuj aspektoj de la paca interkonsento, kaj instigis  ne ŝpari klopodojn por kune labori kun UN en Kolombio, solvi diferencojn kaj kontribui al la riparoj de la konflikto-viktimoj.

Perforto kontraŭ eksaj batalantoj, sociaj gvidantoj, defendantoj pri homaj rajtoj kaj komunumoj estas minaco al pac-konstruo en la sudamerika lando kaj urĝas alfronti tiun ĉi problemon, asertis Ruiz.

La altranga funkciulo de UN emfazis la gravecon de la subteno flanke de la sekureca konsilantaro de UN kaj la internacia komunumo al la paca procezo en Kolombio.

Dum siaj intervenoj antaŭ la Konsilantaro, la reprezentanto de Norvegio kaj San Vicento kaj Grenadinoj agnoskis la gravan rolon de Kubo kiel garantianto de tiu paca procezo.

Siaflanke, Ĉinio esprimis antaŭzorgojn pro la perfortaj krimoj kaj agresemo kontraŭ eksaj batalantoj.

Saman  zorgon starigis la delegitaro de San Vicento kaj Grenadinoj, kiu priparolis la malfacilajn kondiĉojn sekurecajn, kiujn  alfrontas la virinoj, civiluloj kaj eksaj batalantoj.

 

fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up