Ĉinio avertas ke neniu forto haltigos sian ekonomian evoluon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-04 12:02:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, feb 4 (RHK) Ĉinio kaj Usono povas atingi “grandajn aferojn” se laboras kune, sed por tio Vaŝingtono devas “superi la malaktualan rivalec-penson”, restarigi kontaktojn kaj en plu enmiksiĝi en la internajn aferojn de Pekino”.

Tiel estis asertita de Yang Jiechi, direktoro de la Centra Komisiono de Eksteraj Aferoj de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu asertas ke la evoluo de sia lando “estas procezo, kiun neniu forto haltigos”.

Dum forumo virtuala organizita de la Nacia Komitato de rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, Yang memorigis ke Vaŝingtono kaj Pekino reprezentas la “du ekonomiojn pli grandajn” de la mondo kaj estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilantaro de UN, kies efika kunlaboro “influas rekte la bonfarton de ĉiuj personoj, samkiel la pacon, evoluon kaj prosperon” mondan.

Tamen, dum la lastaj jaroj la administracio Trump “adoptis politikojn erarajn” rilate al Ĉinio, entruigante la rilaton, kio estas konsiderata “la plej malfacilan periodon ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj”, bedaŭris la diplomato, aldonante ke kelkaj personoj en Usono, “sekvante la penson de la Malvarma Milito”, perceptis Pekinon “kiel minaco”, enmiksiĝis en internajn aferojn kaj subfosis siajn interesojn, krom “interrompi la interŝanĝon kaj kunlaboron reciproke profitdonan inter la du partoj”. 

Tiu ĉi speca agado “grave damaĝis” la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, samkiel la esencaj interesoj de la du popoloj, asertis la ĉina diplomato, kiu emfazis ke la tasko de ambaŭ landoj nun estas “restarigi la rilaton al vojo de evoluo antaŭvidebla kaj konstrua”.

Li esprimis la bezonon restarigi la normalajn interagojn, kaj esprimis sian esperon ke la nova administracio usona “eliminu la obstaklojn al interŝanĝoj inter personoj, la persekuton al la ĉinaj studentoj, la limigojn al la ĉinaj amaskomunikiloj, la fermon de la instituto Konfuceo kaj la subpremon kontraŭ la ĉinajn entreprenojn”.

Trialoke  oni devas taŭge mastrumi la diferencojn, tial ke Ĉinio “neniam enmiksiĝas en la internajn aferojn de Usono”, nek eksportas sian evolumodelon nek serĉas ideologian konfrontiĝon”.

Kaj krome, li pledis por ampleksigi la kunlaboron de reciproka bonfaron, ekzemple pri la respondo al la pandemio de la Covid-19, la ekonomia rekuperiĝo kaj la klimata ŝanĝiĝo.


Fonto: RT



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up