Supera Tribunalo de Venezuelo denuncas punregulojn de la Eŭropa Unio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-23 09:43:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Maikel Moreno, prezidanto de la supera tribunalo de justico de Venezuelo

Karakaso, feb 23 (RHK) La prezidanto de la supera tribunalo de justico (TSJ, hispane), magistrato Maike Moreno, taksis la punojn truditajn de la Eŭropa Unio kontraŭ venezuelaj funkciuloj kiel mallegaj kaj vundaj al la suvereneco kaj digno de la sudamerika lando.

Tiuj punoj estas malferma agreso kontraŭ la suvereneco venezuela, kiu celas bari la solidiĝon de la paco kaj la interkompreniĝon inter  ĉiuj venezuelanoj, sendepende de ties pozicioj politikaj kaj ideologiaj, esprimis Moreno.

La magistrato memorigis ke la truditaj punoj de la eŭropa bloko perfortas la Internacian Juron, “la kontraŭdiro trudi unuflankajn punojn pro supozata perforto de homaj rajtoj, kiam tiaspecaj punoj estas per si mem perforto de la homaj rajtoj”, li aldonis.

“La TSJ estis kontestanto kaj promocianto de la dialogo en Venezuelo kaj ties decidoj centriĝis en la konstata serĉado de spacoj por renkontiĝo kaj paco, surbaze de nia jura ordigo por ekrego de justico”, konfirmis la prezidanto de la koncerna institucio.

Moreno emfazis ke la kontraŭleĝaj punoj kontraŭ Venezuelo ankaŭ damaĝas la sektoron de justico; ni ne permesos malrespekton kontraŭ la naciajn kaj internaciajn leĝojn, nek rezignos je la ĵuro defendi la sendependecon, liberecon, suverenecon kaj landan integrecon, asertis la prezidanto de la supera tribunalo.

La ministerio pri eksteraj rilatoj de Venezuelo diskonigis komunikon rifuzante energie la decidon de la konsilantaro de eksteraj aferoj de la Eŭropa Unio trudi punregulojn kontraŭ 19 funkciuloj de la sudamerika lando.

La novaj aldonoj al unuflanka listo de la regiona organo eŭropa inkluzivas altrangulojn, magistratojn kaj reprezentantojn de la publikaj povoj.


Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up