MOS deklaras “trofrua” pensi ke la Kovim-19 estos haltigita ĉi-jare

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-02 09:44:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Michael Ryan dum informa sesio pri Kovim-19 . France 24

Ĝenevo, mar 2 (RHK) La ekzekutiva direktoro de la Programo de Sanitaraj Urĝoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS), Michael Ryan, asertis ĉi-lunde dum informa sesio pri la pandemio, ke “estus trofrue aŭ malreale  pensi ke ni forigos tiun ĉi viruson fine de la jaro”.

Tamen, nia ebleco estas fini la enhospitaliĝojn pro kronviruso, mortoj kaj la tragedio ligita al la pandemio, asertis la funkciulo, kiu ĉi-sence emfazis pri la graveco de la amasa vakcinado, speciale al la plej vundeblaj grupoj de potenciala kontaĝo.

Ryan esprimis ke “multaj vakcinoj ŝajnas havi sekvojn kaj incidi en la maniero kiel la viruso trapasiĝas, samkiel en la reduktiĝo de la kontaĝa aŭ trapasiĝa risko inter la homoj”, surbaze de fruaj datumoj pri la efikoj de diversaj vakcinoj kontraŭ la Kovim-19, kion li taksis esperiga.

La funkciulo de MOS esprimis ke se vere nuntempe ni travivas pli bonan situacion ol antaŭ 10 semajnoj, “kiam ni ne havis vakcinojn”, ankoraŭ “nenio estas garantiita” kaj estas tro frue por  meti findaton al la pandemio.

Fonto: RT


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up