Prezidento Putin invitas Biden dialogi pri reciprokaj rilatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-19 11:14:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vladimir Putin kaj Joe Biden

Moskvo, mar 19 (RHK) La rusa prezidento Vladimir Putin, invitis  sian usonan homologon Joe Biden daŭrigi la diskutojn, sen enlinie kaj rekte, la 19-an aŭ 22-an de marto.

La rusa prezidento invitis Biden, sen prokrasto, diskute rekte kaj malferme, kaj li tuj instrukcios la ministerion pri eksteraj aferoj.

“Ni povus paroli pri la reciprokaj rilatoj, pri strategia stabileco, pri la solvo de regionaj konfliktoj kaj aliaj temoj frontataj de la homaro nuntempe”, kaj ankaŭ ni povus paroli pri Kovim-19, aldonis la rusa ŝtatestro.

Per klara aludo al la ĵusaj deklaroj de la usona prezidento, Putin atentigis pri la diferencoj inter la opinioj de la usona popolo kaj tiuj de la registaro.

Putin ankaŭ esprimis ke en Usono estas “multaj honestuloj, decaj kaj sinceraj homoj dezirantaj vivie pace kaj amikece kun Rusio. Ni tion scias kaj aprezas, kaj ni fidos je ili estontece”, li emfazis dum virtuala kunsido kun reprezentantoj de Krimeo kaj Sebastopolo.

Kiel sciate, antaŭe, Biden esprimis dum intervjuo ke la rusa gvidantoj devus “pagi la prezon” pro la supozata intencoj enmiksiĝi en la usonajn elektojn en 202, kaj jese respondis al demando ĉu li konsideris Putin “murdisto”.

La rusa prezidento klarigis ke en la rilatoj kun Vaŝingtono, Moskvo dependos de usonanoj honestaj kaj decaj, elstarigis la novaĵagentejo TASS.

Putin avertis ke Rusio kunlaboros kun Usono nur sur kondiĉoj favoraj, kion devas prikonsideri la usona administracio.
Li informis ke li konas la opinion de la usona administracio plu teni certajn rilatojn kun Moskvo, nur pri temoj interesaj al ili kaj en iliaj kondiĉoj.

Tiucele li asertis ke “ni laboros kune, sed en tiu sferoj de niaj propraj interesoj, kaj sub tiuj kondiĉoj, kiujn ni konsideru bonaj por ni”.

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up