Registaro de Xinjiang akuzas okcidentajn landojn pro malstabiligaj agoj kontraŭ Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-29 10:37:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Pekino, mar 29 (RHK) La heroldo de la registaro de la aŭtoktona regiono ĉina Xinjiang, Xu Guixiang, deklaris ĉi-lunde ke Usono, Britio, Eŭropa Unio kaj Kanado utiligas politikan manipuladon por malstabiligi Ĉinion, laŭ raportas Reuters.

La reprezentanto rifuzis la akuzojn pri tio ke en la regiono oni plenumas “genocidon” kaj kondamnis la punojn trudatajn de tiuj landoj kontraŭ civitanoj kaj institucioj de la azia giganto kiel sekvoj de la supozataj perfortoj de homaj rajtoj kontraŭ la islama minoritato uigur en Xinjiang.

Xu ankaŭ emfazis ke li havas neniun obstaklon por ke la entreprenoj vizitu la kampojn de kotono de Xinjiang, la plej granda kotona regiono de Ĉinio, meze de la akuzoj de supozataj perfortoj de homaj rajtoj kaj uzo de “perforta laboro”.

La okcidentaj registaroj akuzas Ĉinion reteni milionon da personoj apartenantaj al la islama minoritato uigur en reedukaj kampoj. 

Pekino, siaflanke, rifuzas ĉiujn akuzojn de perforto, klarigante ke  la kampadejoj estas centroj por profesia klerigado kaj estas parto de la klopodoj por batali kontraŭ terorismo.

Ĉi-lunde, Ĉinio punis 10 civitanojn kaj kvar instituciojn de la Eŭropa Unio, pro “damaĝoj gravaj al la suvereneco  kaj la interesoj” de la lando, samkiel pro “malica disvastigo de mensogoj kaj misinformoj”. Poste, Pekino ankaŭ punis civitanojn kaj instituciojn de Britio, Kanado kaj Usono.


Fonto:RT



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up