Denunco pri gravaj provokoj kontraŭ projekto rusa Nord Steam 2

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-02 10:26:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Berlino, apr 2 (RHK) Laŭ raporto de la rusa gazeto RT, la entrepreno operacianta la gasodukton Nord Stream 2, konstruata funde la la Balta Maro denuncis ke agadoj provokaj de  militŝipoj, komercaj ŝipoj, aviadiloj kaj submarŝipoj endanĝerigas la instal-laborojn  kaj povus “provoki rompiĝon” en la infrastrukturo mem, laŭ sciigis la direktoro de la filio de la kompanio Nord Stream, Andréi Minin.
 
La altranga funkciulo deklaris ke neidentigita submarŝipo transiris la surfacon je malpli ol unu naŭtika mejlo de la barĝo por installaboroj Fortuna la pasintan 28-an de marto. Tiu speciala ŝipo skizas  la gasodukton,  kaj ties ankrad-ŝnuro etendiĝas je pli ol tiu distanco, pro kio la submarŝipo povintus “rompi la tutan sistemon de ankro-lokiĝo” kaj damaĝi la dukton mem. 

Sekvatage, militŝipo de la pola mararmeo numero 823 manovris apud la sama barĝo kaj, por eviti eblajn danĝerojn, la rusa parto devis sendi al la zono la riparŝipon Spasatel Kárev, kiu navigis paralele al la pola ŝipo.

Frumatene de la 30-a de marto oni trovis du objektojn flosajntajn proksime de la ŝipo: unu moviĝis rekte al Fortuna, sen respondi la alvokojn faritajn tra la radiokanaloj, tiam la maristoj enmiksiĝis ties vojon, lumigis la ŝip-lampojn kaj malkovris fiŝ-ŝipon, kiu ŝanĝis sian vojon sen kontakti per la radio; siaflanke, la alia navigilo malproksimiĝis sen esti identigita.

La realigo de projektoj kiel Nord Stream 2 implicas la starigon de sekureca zono je 1,5 mejloj, al kiuj ne povas eniri navigilojn, kiuj ne rilatas al la laboroj tie farataj, memorigis Minin.

La funkciulo priparolis aliajn gravajn incidentojn, la unua, en februaro 22-a,  kiam pola fiŝ-ŝipo eniris la protektatan areon kaj ne reagis al la radiokomunikado.

Kiam la riparŝipo Vladislav Strizhov iris por ĝin forpeli el la zono, la fiŝkapta ŝipo frapegis ĝin kaj nur poste “konektiĝis per radio kaj akceptis sian kulpon en la akcidento”. Tiu manovro provokis protestan noton de Rusio per la konsulejo de Rusio en Germanio. 

La pola aviadilo  kontraŭ submarŝipoj PZL-Mielec M-28B1 ofte proksimiĝas kaj  flugas malalte,   proksime al la barĝo de la projekto kaj ties ĉirkaŭaĵo.

La funkciulo asertis ke tiuj provokoj estis “evidente planitaj kaj preparitaj per uzo de fiŝ-ŝipoj, militŝipoj, submaraj ŝipoj kaj aviadiloj kun la celo subfosi la realigon de la projekto”, kaj tial Minin konsideras ke temas pri “la unua kazo senprecedenca en la historio” de tiaspeca konduto kunordigita.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up