Rusio kaj Ĉinio fabrikos pli ol cent milionojn da vakcinoj Sputnik V

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-19 11:27:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo/Pekino, apr 19 (RHK) La fonduso rusa de rekta investo (RDIF) sciigis ĉi-lunde, ke ĝi interkonsentis kun la farmacia kompanio ĉina Hualan Biological Bacterin Inc. la produktadon de pli ol 100 milionoj da dozoj de la vakcino Sputnik V kontraŭ la kronviruso en la azia lando.

La rusaj aŭtoritatuloj klarigis ke per tiu nombro da dozoj oni povus vakcini pli ol 50 milionojn da personoj, kaj aldonis ke la RDIF kaj Hualan Biological Bacterin “sin devigis subteni kunlaboron je longa tempolimo por la produktado de la vakcino”.

“La interkonsento de kunlaboro kun Hualan, unu el la ĉefaj fabrikantoj de vakcinoj de Ĉinio,helpos signife kreskigi la produkto-kapacitojn de Sputnik V”, asertis la direktoro de RDIF, Kirill Dmitriev.

“Ĉinio estas unu el la partnetroj kernaj en la produktado de la rusa vakcino, uzata praktite en la tuta mondo por protekti la sanon de la homoj, tial ke Sputnik V demonstris sian sekurecon kaj altan efikecon”, li aldonis. 


Fonto: RT



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up