Putin gratulas Díaz-Canel pro la elektiĝo kiel unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-20 09:42:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Putin sendas gratulmesaĝon al sia homologo kuba

Moskvo, apr 20 (RHK) La rusa prezidento, Vladimir Putin, gratulis sian kuban homologon, Miguel Díaz-Canel, pro lia elektiĝo kiel unua sekretario de la komunista partio de Kubo (PCC), informis hodiaŭ la loka gazetaro.

La informagentejo Sputnik, publikigis la mesaĝon de Putin, kiu esprimas jene: “Akceptu miajn sincerajn gratulojn okaze de via elektiĝo al la posteno de unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo”.

Putin elstarigis ke la elektiĝo de Díaz-Canel en la ĵus okazinta 8-a kongreso de tiu organizo, evidentigas la agnoskon al liaj meritoj fronte al la kariba lando.

Tagon antaŭe, altranga reprezentanto de la Komunista Partio de la Rusa Federacio (PCFR), komentis ke la nova unua sekretario de la PCC sekvos la vojon de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro.

Alexandr Yushchenko, heroldo de la prezidanto de la Centra Komitato de la PCFR, Guennadi Ziuganov, esprimis ke Miguel Díaz-Canel ne nur sekvos la vojon de justico kaj libereco de Fidel Castro, sed kapablos alfronti la modernajn defiojn de tutgloba mondo.

Díaz-Canel anstataŭis la generalon de armeo Raúl Castro, kiu informis en la kongreso ke sia tasko kape de la partia organizo finiĝis “kun la kontento de plenumita devo kaj la fido je la estonteco de la Patrio”.

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up