Asertas Maduro ke Usono transdonas monon seksvestritan de Venezuelo al opoziciaj mafioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-26 09:04:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, apr 26 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, kadre de la bilanco de la registaro kontraŭ Kovim-19, denuncis ke la mono frizigita kaj sekvestrita de sia lando en la bankoj tra la mondo kaj la ŝtatrezervo de Usono, estas nun transdonataj al “mafioj” de la opozicianta dekstrularo.

La venezuela ŝtatestro sciigis  ke anonima informfonto asertis ke “oni transdonos pli ol 150 milionojn da dolaroj de la mono de la venezuelanoj” al la fortoj de la opozicio en tiu latinamerika lando. 

Laŭ asertis Maduro, tiu mono estos uzata por financi la politikan, psikologian kaj amaskomunikan militon kontraŭ Venezuelo. Li ankaŭ parolis pri denunco farita de sia registaro klariganta ke  la eventoj kreitaj de la opozicio en la sociaj retoj ricevas tiun monon.

“Jen la enketoj. Pli ol 85% de la venezuelanoj rifuzas tiun gvidon mafian de Guaidó”, deklaris la ŝtatestro, aludante la subtenon de la opoziciuloj en la teritorio.


Fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up