Maduro denuncas usonan diskriminacion pri vakcindonacoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-04 10:01:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, jun 4 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, malakceptis ĵaŭde la usonan rimedon por ne inkluzivi la sudamerikan landon en  liston de landoj, kiuj donace ricevos vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso, kiu kaŭzas KOVIM-19.

"Mizeruloj, ili  ne nur persekutas por  ke neniu vendu vakcinojn al Venezuelo, sed ankaŭ, kiam ili povas, ili malfermas siajn putrajn korojn por montri sian mizeron kaj malamon kontraŭ venezuelanoj", denuncis la prezidento de Venezuelo en aranĝo elsendita ĉi-ĵaŭde per la ŝtat-televido VTV.

Tiurilate la prezidanto avertis ankoraŭfoje, ke Venezuelo estas submetita al "terura persekutado", por ke ne alvenu vakcinoj kontraŭ la terura viruso, sed, laŭ la prezidento, la venezuela popolo estas "ribelema" kaj ne submetiĝas al okcidenta politikoj.

Venezuelo havos ĉiujn siajn vakcinojn, "diris Maduro, kaj poste aldonis, ke ekde la komenco de la pandemio COVID-19, Karakaso pruvis sukceson kontroli la viruson.

Horojn post la parolado de Maduro, la usona ambasadoro en Venezuelo, James Story, diris per sia Twitter-konto, ke la "aliro estas helpi la loĝantojn de Vzla (Venezuelo)" kaj ke "ni konstante taksas la situacion por estontaj donacoj. Usono plene subtenas fortan vakcinadon, kiu povas atingi ĉiujn venezuelajn civitanojn. "
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up