Putin subskribas leĝon por retiri Rusion el la Traktato pri Malfermaj Ĉieloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-07 12:27:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, jun 7 (RHK) La rusa prezidento Vladimir Putin hodiaŭ subskribis la leĝon por retiri la landon de la Traktato pri Malfermaj Ĉieloj (ATT), decido antaŭe farita de Usono, laŭ la jura inform-portalo.

La leĝaro estis aprobita unuanime en la lastaj semajnoj de la Federacia Konsilantaro kaj la Ŝtata Dumao, la du ĉambroj de la rusa parlamento.

La 27-an de majo la unua usona ŝtata vicsekretario, Wendy Sherman, informis la rusan vicministron pri eksterlandaj aferoj Sergey Riabkov pri la decido de Vaŝingtono ne reveni al la ATT.

En novembro de la pasinta jaro Usono oficiale retiriĝis, sub pravigo, ke Moskvo supozeble malobservis serion da dispozicioj de la Traktato.

La rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron la 15-an de januaro pri la komenco de internaj proceduroj por retiri la landon de tiu interkonsento de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE).

Moskvo klarigis ĉi tiun paŝon pro la manko de progreso en forigo de obstakloj, kiuj permesus daŭrigi la efektivigon de la interkonsento, post kiam Usono retiriĝis de ĝi en novembro 2020.

Valida  ekde la 1-a de januaro 2002, la ATT establas programon de aer-observaj flugoj, sen armiloj, super la teritorioj de ĉiuj partiaj landoj por plibonigi fidon inter siaj membroj.

Dum la asignitaj flugoj, informoj pri trupoj kaj militaj operacioj de la transflugita lando akiriĝas, tiel permesante kontroli trupajn movadojn kaj armilajn kontrolajn rimedojn.

La TCA inkluzivas 31 eŭropajn landojn, krom Kanado kaj Turkio. Ĝi estas konsiderata unu el la plej grandaj internaciaj klopodoj cele al milita travidebleco kaj malvarmigo de la armila vetkuro.

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up