Post pli ol semajno la voĉdonaj aŭtoritatoj ankoraŭ ne oficialigis la elektiĝon de Pedro Castillo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-14 12:53:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Popola nokta deĵoro en Lima por eviti senigon je la venko de Castillo

Lima, jun 14 (RHK) Peruo kompletigis semajnon sen la oficialigo fare de la voĉdonaj aŭtoritatoj de Pedro Castillo kiel la gajninto de la dua balotrondo la 6-an de junio, enigante la landon en politikan kaj balotan necertecon, kio montras grandan komploton senigi lin de sia venko.

Malgraŭ la avantaĝo de la kandidato Peru Libre en kalkulado de la voĉoj, la dekstrulino Keiko Fujimori insistas denunci "fraŭdon".

Eĉ la Nacia Oficejo de Elektaj Procezoj (ONPE) prilaboris 100% de la balotiloj kaj kalkulis 99,93%  de la voĉdonaj stacioj, rezultigante diferencon proksime al 70 000 voĉoj favore al Pedro Castillo.

Laŭ la perua voĉdona instanco, la maldekstrulo Castillo akiris 50,14%  de la voĉoj kaj la dekstrula Keiko Fujimori 49,86% de la balotoj.

La  fujimorismo  intencas renversi la voĉdonan rezulton nuligante centojn da aktoj, kiuj enhavas voĉdonojn de andaj regionoj, kiuj voĉdonis favore al Pedro Castillo, kun argumentoj, kies legitimecon pridubis analizistoj ekster la maldekstro.

La Nacia Balota Ĵurio (JNE) devas solvi la petojn de Fujimori defii milojn da voĉoj kaj centojn da voĉdonejaj registroj, la lastan esperon, ke ŝi devas inversigi la rezultojn.

La lastan sabaton, la kandidato de Perú Libre petis sian simpatianojn “paciencon” kaj “serenecon”. Li instigis ilin “ne falis en la provokon, tial ke ni travivas krizan momenton”.

Fujimori partoprenis amaskunvenon kun miloj da sekvantoj en Lima placo, kie ŝi ripetis siajn akuzojn pri fraŭdo.
Kontraŭkorupta prokuroro ĵaŭde petis preventan areston por ŝi, ĉar ŝi supozeble malobservis la regulojn de sia provtempo en la kazo de kontraŭleĝaj kontribuoj de la brazila konstrua giganto Odebrecht.

Ĉi-dimanĉe JNE publikigis la distribuon de la 130 seĝoj en la Kongreso, kiuj akompanos la estontan prezidenton.

La plej grandaj kongres-seĝoj estos de la partio Peru Libre de Castillo (37 seĝoj) kaj Fujimori Popular Force (24), kio signifas, ke la nova prezidento devos serĉi aliancojn por progresi en la aprobo de leĝoj kaj dekretoj.

La nova prezidento kaj la nova Kongreso devas enoficiĝi la 28-an de julio, la tago, kiam Peruo festas la Ducentjariĝon de sendependeco.

fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up