Ĉirkaŭ 500 forpasintoj pro varma ondo en Kanado kaj Usono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-01 12:07:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Otavo, jul 1 (RHK) Almenaŭ 486 homoj forpasis pro subita morto dum  la lastaj kvin tagoj en la kanada provinco Brita Kolumbio, 361 pliaj kompare al la 165, kiuj kutime okazas en tiu periodo, raportis merkrede la estro de jura medicino de la teritorio, Lisa Lapointe, laŭ CBC.

Kvankam la kaŭzoj ankoraŭ ne estas difinitaj, Lapointe diris, ke "tre probable" la faktoro malantaŭ multaj el tiuj mortoj estas la varmego, kiu trafis okcidentan Kanadon lastan vendredon kaj avertis, ke la nombro estas provizora kaj pliiĝos laŭ la ricevo de tiuj jurmedicinaj novaj raportoj.

Pli sude, la usona ŝtato Oregono registris almenaŭ 63 mortojn pro altaj temperaturoj, 45 el ili en la gubernio Mutnomah, raportas USA Today. Pli ol  dekdu-duono da mortoj kaŭzitaj de temperaturoj estis konfirmitaj en najbara Vaŝingtono.

Kaj en Kanado kaj en Usono, la plimulto de varmo-mortoj estis maljunuloj. En Vankuvero, Brita Kolumbio, du trionoj da ili aĝis pli ol 70 jarojn, dum en la gubernio Mutnomah la aĝo de tiuj mortigitaj de altaj temperaturoj varias inter 44 kaj 97 jaroj. Plej multaj el ili havis komorbidecojn.

Krom la mortoj, la evento ankaŭ kaŭzis ondon de enhospitaligoj. "Ĝi similis al tio, kio okazis en la fruaj tagoj de provo trakti la eksplodon de Kovim-19, "diris doktoro Steve Mitchell, de Harbourview Medical Center en Seatlo, Vaŝingtono. "Ni alvenis al la punkto, kiam la instalaĵoj havis problemojn kun baza ekipaĵo, kiel ventumiloj," li aldonis.

La varma ondo, kiu ankaŭ kovras la Nordokcidenton de Usono kaj Kanado, kaŭzis pliiĝon de temperaturoj ĝis 10-15 gradoj pli ol normala en ĉi tiu  jarsezono. Precipe ĝi kaŭzis, ke la urbo Lytton, en Brita Kolumbio, rompis por la tria tago sinsekve la rekordon de la plej alta temperaturo iam ajn observita en Kanado. Ĉi-marde 49,5 celsiusaj gradoj estis registritaj tie. 

fonto: RT
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up