Meksikaj intelektuloj malakceptis alvokon de la mafio kuba-usona

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-13 09:59:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksiko, jul 13 (RHK) La civitana observatorio de Coyoacán (OCC) kaj la Lernejo de Estrarano Morena Coyoacán (ECMC) de Meksiko, malakceptis la sintenon de la mafio kuba-usona vokanta al manifestacioj en Kubo.

Per komuniko subskribita de cento da intelektuloj meksikaj gviditaj de la prestiĝa verkistino Elena Poniatowska, OCC denuncas ke la malamikoj de la Revolucio volas profiti la situacion de sanitara krizo travivata de la insulo pro la usona sieĝo trudata dum pli ol kvindeko da jaroj.

Ni subtenas la parolojn de la prezidento Miguel Díaz-Canel: “Kiuj instigas tiujn manifestaciojn ne volas la bonfarton de la homoj, sen privatigon de sano kaj edukado, tio estas, novliberalismo”.

Ni aplaŭdas la decidon de la meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador por meksika subteno al Kubo, samkiel liajn parolojn rifuzante la gringan blokadon.

La dokumenton subskribas Poniatowska, Armando Bartra, Lorenzo Meyer, Bertha Luján, Ifigenia Martínez, Héctor Díaz Polanco, Eugenia León, Paco Ignacio Taibo II, John Saxe Fernández, Pedro Salmerón, Laura Esquivel, Leticia Perdiz, Enrique Semo, Abraham Nuncio, Rafael Barajas 'El Fisgón', Paloma Saiz, Ariel Rosales, Héctor Parker, José Reveles, Iván García Solís kaj aliaj 80 intelektuloj.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up