Pruvoj malkaŝas ke ekde la pasinta jaro oni planis la murdon de la haitia prezidento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-13 11:04:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento Moise kaj edzino

Miamio, jul 13 (RHK) Novaj pruvoj malkaŝas, ke la murdo de haitia prezidento Jovenel Moise estis planita ekde januaro 2021 kaj usona kompanio kun sidejo en Miamio estas implikita.

Laŭ la ĉeno Telesur, du aŭdaĵoj akiritaj de la komunikilo, datitaj la 26-an de januaro, 2021, reliefigis lundon, ke la planado de la murdo de Moise, efektivigita pasintmerkrede, estis elpensita ekde la fino de la pasinta januaro.

En ĉi tiuj aŭdaĵoj vi povas aŭskulti, kiel oni varbis iujn el la arestitaj kolombiaj militistoj, inkluzive de Neil Cáceres Durán, dungita kiel sekureca gardisto.

Oni diras, ke por kandidatiĝi al la sekureca gardista posteno, oni devis fari almenaŭ unu kurson pri gvataj fundamentoj. Cetere, la aŭdaĵoj malkaŝas, ke, laŭ la militista rango de la kandidatoj, ĝi estus la koloro de la dosierujo, kiu enhavus la profesian profilon de tiuj, kiuj kandidatiĝus al laborpostenoj.

Ĉi tiu novaĵo ekaperas, dum la kolombiaj aŭtoritatoj raportis la saman lundon, ke la estro de la Ĝenerala Sekureca Unueco de la Nacia Palaco de Haitio, komisaro Dimitri Herard, "estus vojaĝinta al Ekvadoro, Panamo kaj Domingo [antaŭ la murdo de la haitia prezidento] uzante Kolombion kiel transiran vojon”.

Laŭ la ĝenerala direktoro de la Nacia Polico de Kolombio, generalo Jorge Luis Vargas Valencia, Herard vojaĝis de Dominika Respubliko al Bogoto la 19an de januaro, la sekvan tagon li iris al Ekvadoro. Poste, li revenis de ĉi-lasta lando al la kolombia ĉefurbo la 1-an de februaro kaj, de tie, al Dominika Respubliko. Krome li faris similan vojaĝon fine de majo.

Vargas  diris, ke ili petis informojn de  la landoj vizititaj de  Herard, pri liaj agoj en iliaj teritorioj, kaj ankaŭ indikis, ke eblis identigi almenaŭ 21 kolombianojn implikitajn en la atako kontraŭ la loĝejo de Moise, 18 kaptitaj en Haitio kaj tri  mortigitaj en operacioj de la haitiaj sekurecaj taĉmentoj, ĉiuj el ili eksmilitistoj.

Laŭ la ĝisnunaj informoj, ĉi tiuj kolombianoj vojaĝis per aviadilo de Bogoto al Sankta Domingo, en Dominika Respubliko, kaj poste iras al Haitio.

La kolombia oficialulo atentigis, ke la dungosoldatoj estis varbitaj de Charles Emmanuel Sanon, la supozata "cerbo" de la murdo - arestita dimanĉe de la haitia polico - per la kompanio CTU Security LLC, kun sidejo en Miamo, Florido (Usono), kiu estus administrinta la translokigon de individuoj.

"Pli ol 30 migraj movoj estis identigitaj kaj la aĉeto de 19 flugbiletoj kun kreditkarto apartenanta al usona sekureca kompanio, kiuj estis uzataj por la vojaĝo Bogoto-Sankta Domingo", diris Vargas.

Komunikaj ligoj estis establitaj inter la kolombianoj implikitaj, Germán Rivera García kaj Duberney Capador Giraldo - unu el tiuj mortigitaj en Haitio - kun la kompanio CTU Security, li aldonis.


Fonto: HispanTv



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up