La Sandinista Fronto havas ampleksan favoron de la elektantaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-04 13:10:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

FSLN havas ampleksan preferon  en Matagalpa kaj Jinotega

Manakvo, aŭg 4 (RHK) La reganta Fronto Sandinista de Nacia Liberigo de Nikaragvo (FSLN) aperas kiel favorato en balotenketoj pri voĉdona intenco antaŭ la ĝeneralaj elektoj.

La rezultoj de la plej nova enketo de M&R Konsultantoj, publikigita ĉi-marde, indikas, ke 61,4%  de la loĝantoj de la nordaj departementoj Matagalpa kaj Jinotega voĉdonus por la partio FSLN en la venontaj ĝeneralaj elektoj en Nikaragvo.

Laŭ la studo, farita en julio de nikaragvanoj pli ol 16-jaraj, 59,6% havas politikan simpation al la reganta partio kaj 65,1%  opinias, ke ili pli bone farus se la FSLN daŭros en la povo.

“Pri la politika dispozicio, ni demandis pri la konfido por la FSLN daŭrigi en la registaro. 71,1%  estas favoraj al FSLN ", raportis Raúl Obregón, ĝenerala direktoro de M&R Konsultantoj.

La fakoj Matagalpa kaj Jinotega reprezentas 16% de la balota listo de la centramerika lando, kiu preparas la ĝeneralajn elektojn la 7an de novembro, por kiuj ĉirkaŭ 4,7 milionoj da civitanoj estas kunvokitaj por elekti la prezidanton kaj vicprezidanton de la lando samkiel  92 deputitojn de la Nacia Asembleo (Parlamento) kaj la 20 membrojn  de la Centramerika Parlamento (Parlacen).

La FSLN aprobis lundon la kandidatecon por prezidenta reelekto de Daniel Ortega kaj lia vicprezidanto kaj unua damo de la lando, Rosario Murillo, por kvara sinsekva mandato en tiuj elektoj.

Ĉi-sence, la rezultoj de M&R Konsultantoj indikas, ke 84,1% de la enketitoj diras, ke se la homoj tiel decidas, kiu ajn regos la registaron, tiu povos esti reelektita al nova periodo.
Ortega kaj Murillo alfrontos en la elektoj iaman estron de la malaperinta kontraŭrevolucio, Oscar Sobalvarro, kaj iaman belreĝinon, Berenice Quezada, kiuj estis registritaj kiel la prezidenta formulo de la ĉefa opozicia bloko, Civitanoj por  Libereco (CxL).


Fonto: HispanTV



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up