Oni asertas ke Kabulo estas Saigono de Biden

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-17 10:54:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kabulo, aŭg 17 (RHK) La bildoj pri la evakuado de la personaro de la usona ambasadejo en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio, post la transpreno de la potenco fare de la talibanoj, memorigis similajn scenojn dum la sama elpelo-operacio dum la vjetnama milito.

En la fotoj de ambaŭ momentoj oni povas vidi kiel usona helikoptero efektivigas la evakuadon de diplomatoj. La unua foto, aperinta en aprilo 1975, estis farita en la urbo Saigono (nun Ho Chi Minh), la tiama ĉefurbo de Vjetnama respubliko, iĝante de tiam speco de simbolo de la usona malvenko antaŭ la komunistaj fortoj.

En sociaj retoj rapide aperis paraleloj inter tio, kio okazis en la afgana ĉefurbo ĉi-dimanĉe kaj la usona fuĝo el Vjetnamio en 1975.

"Dum 20 jaroj, viroj en veŝtoj kun plakaĵoj donis siajn vivojn por nia lando. Nun, viroj en tripecaj kostumoj flankenmetas sian oferon. Ne  eraru, Kabulo estas Saigono de Biden," skribis la politika aktivulo konservativa Madison Cawthorn sur sia  Tviter-konto kune kun collage de ambaŭ fotoj.

"Du ikonecaj bildoj disigitaj je 45 jaroj. [...] Neniam fidu amikon, kiu lasas vin dirante, ke li revenos – malnova vjetnama diraĵo”, rimarkis kolumnisto Anand Ranganathan.

Aliaj komentoj de interretaj uzantoj reliefigas, ke la paŭsitaj bildoj montras, ke historio ripetiĝas, se oni ne scias kiel ĉerpi lecionojn de ĝi. "46 jarojn poste Usono denove lasas la plej vundeblajn. Kabulo estas pli malbona ol Saigono," diris unu uzanto. "Historio ne ripetiĝas, sed ĝi ofte rimas", parafrazis ĵurnalisto Brendan Keefe al fama usona verkisto Mark Twain.

Ŝtatsekretario Antony Blinken reagis al  ĉi tiuj komparoj kaj defendis la decidon de prezidento Joe Biden daŭrigi la retiriĝon de usonaj fortoj el Afganio. Komence de julio, Biden certigis, ke scenaro simila al tiu spertita en Vjetnamio ne okazos en la centra azia lando sub "ajnaj cirkonstancoj".


Fonto: RT



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up