Ĉi-vendrede la dialogo inter la venezuela registaro kaj la radikala opozicio daŭros en Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-01 11:55:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto de la unua dialogo inter ambaŭ partneroj Meksik-urbo

Karakaso, sept 1 (RHK) La registaro de la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, kaj la opozicio kunvenos denove vendrede en Meksiko, en la rekomenco de la dialoga tablo, kiun ambaŭ partioj instalis en la pasinta aŭgusto.

La prezidanto de la Nacia Asembleo (AN) de Venezuelo, Jorge Rodríguez, raportis, ke “la venontan vendredon, 3-a septembro, je la tria posttagmeze, okazos la unua interkonsiliĝo inter la delegacio de naŭ membroj de la bolivara registaro kaj la reprezentantoj de la opozicia sektoro. ”

Rodríguez, kiu estras la registaran komisionon en la dialogo, priskribis kiel atingon, ke la radikala opozicio post tiom da alvokoj al invadoj, trudaj rimedoj, sankcioj, blokadoj supozas, ke ne ekzistas alia vojo ol la konstitucia kaj demokrata.

La registaro kaj la venezuela opozicio, per la mediacio de Norvegio kaj Meksiko, komencis ĉi tiun dialogan tablon pasintan aŭguston, en kiu, kiel la unua interkonsento, ili subskribis memorandumon de kompreno inter la partioj.

Maduro anoncis mardon, ke ĉe la dialoga tablo kun la opozicio, kiu rekomenciĝos vendrede, li postulos la redonon de pluraj el siaj havaĵoj eksterlande kaj la nuligon de unuflankaj trudaj rimedoj.

"Estas tempo rekuperi ĉiujn rimedojn ŝtelitajn de Venezuelo en tiu nerespondeca politika ludo, sen forgesi, sed kun pardono, tial Venezuelo prezentos en Meksiko, antaŭ la intertrakta rondo kun la opozicio, firman peticion ", esprimis la unua prezidento.

Li emfazis, ke la aliro, kiun ili prezentos, enhavas "ĉiujn ekonomiajn postulojn por la reakiro de la landa ekonomio kaj por la oro kaptita en la Banko de Anglio, ĉiuj bankaj kontoj estu  redonitaj kaj ĉiuj sankcioj kontraŭ Petróleos de Venezuela estu nuligitaj".

La ŝtatestro denuncis, ke la trudaj rimedoj aplikitaj de Usono  kaj Eŭropa Unio (EU) kostis al la sudamerika lando la blokadon de ĉirkaŭ ok miliardoj da dolaroj.


Fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up