Venezuelo kunvokas pli labori por elimini la ekstreman malriĉecon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-07-03 09:06:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento Nicolás Maduro kunvokis pliigi la agadon por elimini la ekstreman malriĉecon en la 1500 komunumoj identigitaj kiel krizaj tra la tuta lando  ĝis la jaro 2019.
 
Neniam antaŭe en la historio de Venezuelo oni tiom multe faris favore al la civitanaro  kiel okazis ekde la enposteniĝo de la forpasinta prezidento Hugo Chávez, li emfazis.
 
Miloj da milionoj oni investas en la efika regado surstrata: nun  ni devas trovi la esencajn temojn kaj  doni al ili prioritaton, alvokis la prezidento Maduro en sia perradia kaj televida programo En kontakto kun Maduro.
 
La loĝantaro devas ĉiam  lerni pri la ĉiutaga plenumo de la povo, ne povas timi la oportunan kritikon fundamentitan ĉar nur tiel oni povos esti libera, li aldonis.
 
“La venezuelanoj estas pioniroj de la nova demokratio de la 21-a jarcento: komunuma kaj chavisma demokratio”, li emfazis.

 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up