AMLO akuzas la IMF kaj novliberalaj registaroj pri la profunda tutmonda ekonomia krizo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-26 11:36:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezident meksika, Andrés Manuel López Obrador

Meksiko,  okt 26 (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, esprimis sian malakcepton de la politikoj diktitaj de la Internacia Mona Fonduso (IMF), kiuj laŭ lia opinio respondecas pri la "monda krizo", kune kun la novliberalaj registaroj kiuj efektivigis la receptojn diktitaj de la organizo.

Dum sia matena konferenco, la prezidento estis pridubita de lokaj amaskomunikiloj pri la lastatempa observo farita de la IMF koncerne la perdojn prezentitajn de la ŝtata Petroleos Mexicanos (Pemex) kaj la necesa "prokrasto de planoj por novaj rafinejoj" por uzi tiujn rimedojnpor aliaj pli produktivaj celoj.

"Mi ne kredas je iliaj politikoj, ili kaŭzis la ekonomian socian malkreskon en la mondo. Ili respondecas pri la monda krizo, tiuj de la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj internaciaj financaj organizaĵoj," respondis López Obrador.

La prezidento atentigis, ke la plej granda respondeco apartenas al la novliberalaj registaroj, kiuj submetiĝis al ĉi tiuj politikoj, ĉar la IMF sendis siajn rekomendojn kaj ĉi tiuj "estis aplikataj en la landoj laŭlitere", klarigis la ĉef-ekzekutivo.

Post la kritiko de la prezidento kontraŭ la IMF, la estro de la Ministerio de Energio (Sener) de Meksiko, Rocío Nahle, aliĝis al la diskuto sur sia Tvitter-konto.

"Hodiaŭ Meksiko ne submetiĝas al politikoj kiel tiuj eldonitaj de la IMF, tiuj receptoj aŭ rekomendoj kaŭzis malriĉecon, malfruon kaj malkreskon de la ekonomio en multaj landoj," diris Nahle.

La Sekretario de Energio esprimis sian subtenon al la projekto de rafinejo Dos Bocas (Veracruz), kiu post kiam ĝi estos finita en junio 2022, povus prilabori ĉirkaŭ 340 000 barelojn da nafto ĉiutage, laŭ taksoj de la registaro de López Obrador.

Fonto: RT



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up