Komenciĝas pintkunveno de UN pri klimata ŝanĝo en Glasgovo, Skotlando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-31 10:41:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pintkunveno de UN en Glasgovo, Sktolando

Glasgovo, okt 31 (RHK) Ĉi-dimanĉe komenciĝis la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo (C0P26) en Glasgovo, Skotlando, kiu estas konsiderata de fakuloj kiel unu el la lastaj ŝancoj por alpreni realajn kaj konkretajn devontigojn en la batalo kontraŭ tutmonda varmiĝo.

La hodiaŭa kunveno devos komenci intertraktadon inter reprezentantoj de registaroj, organizoj kaj ekologiaj movadoj invititaj al la pintkunveno koncerne rimedojn kaj agojn por ĉesigi tutmondan varmiĝon.

Kiel kondiĉite, ĉi tiun 1-an de novembro la ŝtatestroj aŭ registaroj kiuj partoprenos en COP 26 aperos ĉeeste  aŭ virtuale.

COP26 klopodos konservi tion, kio estis interkonsentita ĉe la pariza pintkunveno de 2015 kiel ekzemple limigado de mondvarmiĝo al 1,5 gradoj, do mondgvidantoj estos petataj fari agojn por redukti poluigan gasemision al nulo meze de jarcento.

Por atingi ĉi tiun celon, la plej multaj landoj kaj precipe industriaj landoj devos malhavi la uzadon de ĉiaj fosiliaj brulaĵoj kiel energifonto, ĉesigi senarbarigon kaj akceli la transiron al elektraj veturiloj.

Oni esperas ke la plej industriigitaj nacioj  plenumu sian promeson kontribui 100 miliardojn da dolaroj ĉiujare por helpi kontraŭbatali klimatan ŝanĝon.

Kiel kutime, la klimata konferenco de UN allogas milojn da ekologiistoj jam en Glasgovo por postuli, ke mondgvidantoj faru urĝan agojn por savi la planedon.

La juna sveda Greta Thunberg estas unu el la figuroj, kiuj ĉeestos la manifestaciojn kaj mobilizojn en la skota urbo dum la COP26. 


Fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up