Moskvo atendas usonan respondon pri sekurecaj garantioj en januaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-25 09:01:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 25 (RHK) Rusa prezidenta proparolanto Dmitri Peskov diris ĉi-vendrede en Moskvo, ke Kremlo atendas ricevi konkretajn respondojn de Usono en januaro 2022 al la proponoj pri juraj sekurecaj garantioj.

En deklaroj al la gazetaro, li indikis, ke Vaŝingtono kaj ĝiaj aliancanoj faras "tre malafablajn agojn" kiel  militaj ekzercoj, skoltaj flugoj kaj ŝipaj movadoj en la ĉirkaŭaĵo de la landlimoj de Rusio.

"Tia situacio kaŭzas grandan zorgon en Moskvo kaj devigas la landon preni rimedojn por garantii sian sekurecon", diris Peskov.

Li diris, ke “por diskuti pri maleskaladaj aferoj, ĉi tie ni esperas nur en januaro ricevi de nia ekvivalento en Vaŝingtono konkretajn respondojn al la demandoj, kiuj estis faritaj kaj al niaj proponoj, formulitaj en la skizoj de la konataj interkonsentoj.

Rilate la deklarojn de Usono pri la pliiĝo de rusaj trupoj ĉe la landlimo kun Ukrainio, la estro de la gazetara oficejo de Kremlo ripetis, ke ĉion, kion lia lando faras per siaj fortoj, ĝi faras sur sia propra teritorio.

"Ni malfacile  povas permesi kaj konsenti, ke iu defias ĉi tiun suverenan rajton," li emfazis.

Li plue klarigis, ke konsiderante la "tre malafablajn agojn de siaj kontraŭuloj de la Nordatlantika Traktato-Organizo, Usono kaj pluraj eŭropaj landoj", Moskvo entreprenas agojn  por translokigi kaj redeploji siajn Armitajn Fortojn ene de la nacio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up