Nova venezuela ambasadoro en Peruo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-29 08:27:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Lima, dec 29  (RHK) La Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Peruo raportis, ke ĝi ricevis la akreditaĵojn de la nova venezuela ambasadoro en tiu lando, Alexander Yánez Deleuze.

Per sia konto en la socia reto Tvitero, ili indikis, ke la ministro pri eksteraj aferoj Óscar Maúrtua de Romaña ricevis la akreditaĵojn en ceremonio, kiu okazis en la Palaco Torre Tagle, sidejo de la menciita Ministerio.

"Ambaŭ aŭtoritatoj esprimis sian intereson labori por la amikeco kaj integriĝo de ambaŭ popoloj," emfazis la perua Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

La pasintan oktobron, la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Venezuelo anoncis, ke "la aprobo de stilo estis donita al sinjoro Richard Freddy Rojas García kiel la nova ambasadoro de Peruo".

Antaŭe, la Nacia Asembleo de Venezuelo unuanime aprobis, en speciala kunsido, la raporton prezentitan de la Komisiono pri Eksterlanda Politiko, kiu rajtigis la nomumon de Yánez kiel la nova eksterordinara kaj plenrajta ambasadoro en Peruo.

Tiu ĉi procezo estas parto de la normaligo de la rilatoj inter la du sudamerikaj landoj, post kvar jaroj de fremdiĝo, dum la administrado de la perua prezidento Pedro Pablo Kuczynski.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up