Streĉiteco altiĝas danĝere inter Venezuelo kaj Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-05 08:10:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, jan 5 (RHK) La venezuela registaro anoncis, ke ĝi deplojos siajn militfortojn kaj respondos "perforte al iu ajn agreso" al ĝia suvereneco, post kiam Kolombio akuzis ĝin je provizi protekton al kontraŭleĝaj armitaj grupoj kiuj estus rilataj al la murdo de 23 homoj en pluraj landlimaj municipoj de la kolombia departemento Arauca, la pasintan semajnfinon.

De Bogoto, la delokiĝo de du batalionoj al la landlima areo estis raportita, laŭ prezidento Iván Duque  kaj  lia ministro pri defendo, Diego Molano, aludis al la supozata ligo inter Karakaso kaj la eventoj okazintaj en la kolombiaj municipoj Arauquita, Tame, Fortul kaj Saravena, malgraŭ tio, ke jam en 2019 la Mediatoro de Kolombio publikigis fruan averton pri "struktura" perforto en la areo.

Fine de sekureca kunveno en la urbo Kartageno, la kolombia prezidento diris, ke li ordonis al Molano pliigi "la kapablon de la Publika Forto" en Arauca kaj ordonis la movon en la venontaj 72 horoj de du batalionoj "por subteni la taskon de teritoria kontrolo".

Duque asertis ke li plifortigos "inteligentecon kaj kontraŭspionadon" en Arauca, ke li vastigos "la kapaciton por helikoptero kaj aera inspektado" kaj ke ili uzos dronojn por patrolado en la areo.

En serio de tuitoj, la estro de Defendo de Venezuelo, Vladimir Padrino López, malakceptis la akuzojn de Kolombio kaj raportis ke la Bolivara Nacia Armita Forto (FANB) situas en la venezuelaj municipoj de la ŝtato Apure, limanta al la departemento Arauca, kaj ke "li altigis sian nivelon de gardemo al la eventoj sur la alia flanko de la limo por protekti la popolon kaj respondi forte al ajna agreso" al la suvereneco de sia lando.


Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up