Jorge Rodríguez estas ratifita kiel prezidanto de la venezuela parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-06 09:08:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Jorge Rodríguez

Karakaso,  jan 6 (RHK) La deputitoj de la Nacia Asembleo de Venezuelo ratifis per plimulta voĉo Jorge Rodríguez, kiel prezidanto de la leĝdona organo por la nova periodo 2022-2023.

Dum la instalo de la responda ordinara periodo, la proponoj estis prezentitaj de la parlamentaj blokoj kaj post voĉdonado, Rodríguez estis ratifita en oficejo, same kiel la unua vicprezidanto, Iris Varela.

Deputito Vanesa Montero estas inaŭgurita kiel dua vicprezidanto, dum Rosabal Gil estis ĵurkonfirmita kiel sekretario kaj Inti Hinojosa kiel vicsekretario de la Leĝdona povo.

Dum sia unua parolado, la plej alta reprezentanto de la Parlamento emfazis, “se la opozicio volas dialogon, ĝi devas rekoni, ke ili faris tre gravan eraron”. Li  esprimis ke hipokriteco ne estu en dialogo, ĝi devas esti pura por Respubliko. Por intertrakto oni devas redoni al Venezuelo siajn posedaĵojn, nome  “monómero”, kaj  “Citgo”, kaj emfazis ke  “dialogo senpune estas destinita al fiasko”.

Aliflanke, li emfazis, ke estas multaj defioj por 2022 kaj urĝis la deputitojn labori kaj profundigi la juĝan revolucion, kiu antaŭis ĝis nun el la mano de ĝia kunordiganto, la parlamentano Diosdado Cabello.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up