Kolombio: la sepa masakro de la jaro en Antioquia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-19 10:17:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto,  jan 19 (RHK) Kvar homoj, tri viroj kaj unu virino, estis mortpafitaj en la kolombia departemento de Antioquia, raportis la Instituto de Studoj por Paco (Indepaz), kiu precizigis, ke ĝi estas la sepa masakro en la lando do nun ĉi-jare.

La krimoj, kiuj okazis en la vilaĝo Las Beatrices en la municipo de Sankta Domingo, jam estas esploritaj kaj membroj de la Armeo laboras tie.

Ŝajne, la kvar viktimoj, kiuj povus esti membroj de la sama familio, estis fuĝintaj el alia proksima municipo kaj estis ŝirmigitaj en la domo kie ili estis murditaj. Estas nekonate, nuntempe, ĉu ili estis minacitaj fare de iu el la armitaj grupoj funkciantaj en la areo

(Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up