Venezuelo alvokas al UN eviti politikan instrumentigon de la sistemo de homaj rajtoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-25 13:01:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, jan 25 (RHK) La Vicprezidanto de Venezuelo, Delcy Rodríguez, alvokis ĉi-mardon eviti la uzon de la sistemo de homaj rajtoj kiel politika ilo kontraŭ aliaj landoj, en la kunteksto de la prezento de la III Universala Perioda Revizio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ĝenevo, Svislando.

Dum sia virtuala parolado, Rodríguez elstarigis, ke en ĉi tiu organo troviĝas reprezentantoj de landoj, kiuj rekte influas la bonfarton de venezuelanoj, ĉefe Usono kun la pli ol 500 kontraŭleĝe truditaj iniciatoj, kaj Britio kun la kidnapo de oro, kiu apartenas al la sudamerika nacio.

La vicprezidanto avertis, ke "io estas malbona", kiam en la sama salono, en kiu oni diskutas temojn pri protekto de homaj rajtoj, ĉeestas reprezentantoj de la registaroj,  kiuj atakas kaj tiuj de la landoj,  kiuj estas la viktimoj de tiuj.

"Ni aldonas nian voĉon por ke ĝi estu studata kaj denuncita (ĉi tiu situacio) kaj korektaj decidoj estus prenitaj", por ĉesigi la malobservon de la rajtoj de la loĝantaroj kiuj estas submetitaj al la trudaj decidoj adoptitaj unuflanke, ŝi asertis.

Krome, ŝi pridubis la kreadon de "humana kriza milito" en Venezuelo kun la celo doni provigon por ke eksterlandaj potencoj intervenu en tiu lando.

Rodríguez donis kiel ekzemplon Kolombio, kiun la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj (UNHCR) atestis en 2020 kiel la landon kun la plej alta nombro da ene delokitoj pro la armita konflikto, kaj jaron poste prezentas ĝin inter la unuaj ricevantoj de nacioj de migrantoj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up