Aktiviĝas vulkano Rincon de la Vieja en Kostariko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-26 11:53:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Foto: RT

San José, jan 26 (RHK) La Nacia Komisiono por Risk-Preventado kaj Kriz-Respondo de Kostariko raportis erupcion, kiu atingis altecon de pli ol 800 metroj super la kratero de la vulkano Rincón de la Vieja.

La Komisiono montris la nubon de cindro de la vulkano kaj detaligis ke ekzistis ankaŭ disverŝiĝo de ŝlimeca materialo kaj derompaĵoj direkte al la kanaloj de la pinto.

Lokaj fontoj emfazis, ke la erupcio en la vulkano situanta en la provinco Guanacaste daŭris proksime unu minuton.

La institucio demandis tiujn, kiuj "loĝas aŭ pasas tra la areo, ĉefe en la sektoro de la kanalo direkte al la nordo de la koloso pro la ebleco de deveno de  varmaj kotfluoj,  precipe en la Azul Rivero kaj Azufrosa Ravine."

Ekde la pasinta decembro, la vulkano montris pliiĝon de erupcia agado kun eksplodoj kaj disverŝado de varma kota enhavo en sia ĉirkaŭaĵo.

El la kvin aktivaj vulkanoj en Kostariko, Rincón de la Vieja aliĝas al Turrialba  du kiuj ankaŭ  registris fortajn eksplodojn en la lasta monato (la aliaj tri aktivaj gigantoj estas Arenal, Irazú kaj Poás.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up