Kolombio en balota kuro al la dua rondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-31 12:14:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, maj 31 (RHK) En la voĉdona kurado al la dua balotrondo, la konkurantaj prezidentaj kandidatoj klopodas  konvinki kolombiajn civitanojn pri sia voĉdonrajto kaj eviti sindetenon.

Laŭ la Nacia Registro, kun 99,9% de la tabloj kalkulitaj en la ĉi-dimanĉaj elektoj, la nombro da sindetenoj malpliiĝis rilate al la elektoj de 2018.

Laŭ tiu ento, 54,92%  de kolombianoj voĉdonpovaj ekzercis sian voĉdonrajton, kio indikas ke 45,08% sindetenis.

Laŭ oficialaj datumoj, en la kvin prezidant-elektoj okazigitaj en la nova jarmilo la sindetenismo estis pli alta ol 50 elcentoj, nur en la unua rondo de la balotoj de 2018 tiu fenomeno estis 47 elcentoj, kaj nun ĝi malpliiĝis iom pli, kvankam ankoraŭ alte.

Laŭ la balota censo, pli ol 39 milionoj da kolombianoj povis voĉdoni en la dimanĉaj elektoj, en kiuj, laŭ la antaŭkalkulo, venkis la paro Historia Pakto formita de Gustavo Petro kaj Francia Márquez, kvankam ili iros al la dua rondo kontraŭ  Rodolfo Hernández kaj Marelen Castillo.

Kun 97%  de la tabloj kalkulitaj, la formulo de la alternativaj kaj maldekstraj fortoj atingis 40,33% de la voĉoj (pli ol ok milionoj 333 mil 338 voĉoj), sed ne sufiĉis por venki en la unua rondo kaj devos iri al dua elekto la 19-an de junio al alia batalo.

Petro kaj Francia Márquez alfrontos la paron Rodolfo Hernández kaj Marelen Castillo, kiuj atingis 28,14%  de la validaj voĉoj (kvin milionoj 815 377).


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up