La venezuela ministro pri eksteraj aferoj renkontiĝas en Moskvo kun la rusa vicĉefministro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-07 09:38:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, jul 7 (RHK) La venezuela eksterafera ministro Carlos Faría renkontiĝis  en ĉi tiu ĉefurbo kun rusa vicĉefministro Jurij Borisov, kun kiu li diskutis pri aferoj rilataj al duflanka kunlaboro kaj internacia geopolitiko.


#EnVideo | Dum sia vizito al Moskvo, eksterafera ministro @Fariacrt emfazis: "Rusio estas fidinda partnero por Venezuelo, danke al la strategia kunlaboro kiu ekzistas de pli ol 20 jaroj."


En la kunteksto de la vizito al la eŭrazia nacio, Faría interparolis ankaŭ kun la rusa ministro pri eksteraj aferoj, Sergej Lavrov, kaj ĉeestis al la memorfesto de la 211-a datreveno de la venezuela Deklaro de Sendependeco, kiu okazis marde.


Fonto: Tvitero @CancilleriaVE

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up