Boris Johnson anoncas sian eksiĝon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-07 10:45:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Boris Johnson demisias, antaú lavango da demisioj de siaj ministroj

Londono, jul 7 (RHK) La ĉefministro de Britio, Boris Johnson, anoncis sian eksiĝon  antaŭ lavango da demisioj de siaj kabinetaj ministroj kaj alvokoj forlasi la postenon.

Johnson indikis ke li ankaŭ abdikas de sia pozicio kiel gvidanto de la Konservativa Partio. "Estas klare, ke nun la volo de la parlamenta Konservativa Partio estas, ke ekzistas nova gvidanto de la partio kaj, do, nova ĉefministro," li diris antaŭ  la ĉefsidejo de la Registaro ĉe 10 Downing Street.

Paralele, li precizigis, ke li restos ĉe la gvido de la Ekzekutivo ĝis la konservativuloj elektos novan gvidanton.

Johnson indikis ke li jam parolis kun Graham Brady, estro de la Konservativa Komitato de Privataj Membroj, la tielnomita 1922 Committee, korpuso de la konservativa partikunveno kiu reklamis la mocion de cenzuro kontraŭ la prezidanto en junio. La du konsentis ke la procezo de elekto de la nova 'ĉefministro' devus komenciĝi "nun". La proceza kalendaro estos anoncita venontsemajne.


Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up