La heredaĵo de Nelson Mandela estos memorita ĉe UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-18 14:22:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

bildo: RHC

Unuiĝintaj Nacioj, jul 18 (RHK) Okaze de la Internacia Tago de Nelson Mandela, la Ĝenerala Asembleo de UN okazigos neformalan kunvenon ĉi-lunde omaĝe al tiu sudafrika gvidanto, konsiderata kiel ekzemplo por sekvi.

En ĉi tiu dato, UN invitas ĉiujn kunlabori kun etaj agoj de siaj komunumoj, ĉar, laŭ la sudafrika gvidanto, ĉiu homo havas la devon kontribui al pli bona mondo.

Nelson Mandela (1918-2013) dediĉis multon da sia vivo al batalo kontraŭ diskriminacio kaj rasismo. Same, li estis tre aktiva en la batalo kontraŭ malriĉeco, malegalecoj kaj la antaŭenigo de socia justeco.

En la aĝo de 72 jaroj, post pasigi 27 el ili en malliberejo pro siaj kontraŭ-rasapartismaj agoj, li estis elektita prezidento de Sudafriko kaj daŭre antaŭenigis kulturon de paco, toleremo kaj libereco sur internacia nivelo.

En novembro 2009, la Ĝenerala Asembleo de UN proklamis la 18-an de julio, kiam lia naskiĝtago estas festita, kiel Nelson Mandela Internacia Tago, en rekono de liaj kontribuoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up