Prokurorejo de Peruo alvokas prezidanton Pedro Castillo por atesti

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-08-02 11:07:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Atalayar

Lima, aŭg 2 (RHK) La Prokurorejo de Peruo oficiale anoncis, ke la prezidento de la nacio, Pedro Castillo, devas prezentiĝi por atesti la 4-an kaj 9-an de aŭgusto pri la supozataj krimoj de influkomerco por neregulaj promocioj en la Armitaj Fortoj kaj obstrukco en la kapto de fuĝintaj oficistoj.

“Estas du datoj. Unua deklaro estas planita por la 4-a de aŭgusto kaj dua, por la kaŝa kazo, la 9-an de aŭgusto. Ambaŭ estas matene", konfirmis al radiostacio la advokato de la prezidento, Benji Espinoza.

Laŭ Espinoza, ankoraŭ ne estas decidite ĉu prokuroro Patricia Benavides iros al la prezidenta oficejo aŭ ĉu Castillo devos atesti ĉe la Publika Ministerio.

"La pozicio de la defendo estas unu: la Prezidento de la Respubliko ne povas esti esplorita dum la daŭro de sia mandato krom en la kazo de perfido kontraŭ la patrujo, kiuj ne estas la kazoj kiujn la Publika Ministerio traktas", denuncis la prezidenta defendanto.

La esploroj serĉas pruvojn pri krima organizo, kiu supozeble kontrolis la Ministerion de Transporto kaj Komunikadoj por manipuli ofertojn, la tielnomitan "Kazo de Ponto Tarata" kaj de enmiksiĝo en iuj promocioj ene de la Armitaj Fortoj kaj la Nacia Polico serĉante personajn aliancojn.

"Ĝis nun ili ne povis trovi pruvojn," diris Castillo por defendi sian bildon dum la lastaj monatoj, en kiuj li alfrontis kvar aliajn esplorojn malfermitajn de la Prokurorejo.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up