Pli ol 600 terŝokoj estas registritaj en Meksiko post la hieraŭa tertremo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-20 13:00:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksikurbo,  sep 20  (RHK) Aliaj tertremoj de magnitudo 5,9 kaj 5,3 kaj unu el 4,8 estis registritaj ĉi-mardon en Meksiko,  kaj 632 postŝokoj, raportis la sismografa servo.

La unua estis raportita en Tecomán, Colima, je la 3:17 a.m. kun epicentro 72 kilometrojn sude de tiu loko, kiam jam estis konfirmitaj 632 postŝokoj de la hieraŭa.

La meteologia sistemo informis, ke la nova tremo okazis je profundo de 13 kilometroj kaj denove kaŭzis angoron kaj panikon ĉe la homoj de Colima, la plej tuŝitaj de la hieraŭa 7,7 gradoj.

Sed antaŭ tio, unu pli estis ankaŭ tre grava kun grando de 5,3 kaj la lasta ŝoko de 4,8 ĉi-matene en Meksikurbo je 05:43 laŭ la veterservo.

Uzantoj de sociaj retoj raportis, ke en iuj lokoj de la ĉefurbo la efikoj de la tri movoj estis sentitaj, tamen, neniu evakuado de konstruaĵoj estis registrita.

La guberniestro de Colima, Indira Vizcaíno, raportis, ke post la hieraŭaj kaj hodiaŭaj tertremoj oni konservas procedurojn pri civilprotektado.

Ŝi atentigis, ke klasoj estis suspenditaj por ĉi tiu mardo, la 20-an de septembro en Colima je ĉiuj niveloj por taksi la kondiĉojn de la lernejoj post la hieraŭa tertremo kaj la hodiaŭa ripeto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up