Dilma Rousseff: petrola aŭkcio ne estas privatigo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-22 12:30:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La brazila prezidentino Dilma Rousseff klarigis ke la aŭkcio farita la pasintan lundon en tiu lando neniel estas privatigi la brazilan krudaĵon.
Tiamaniere, ŝi rifuzis la akuzojn de tiuj kiuj asertas la malon okaze de la aŭkcio per kiu  multnacia entrepreno akiris la rajton ekspluati la enorman kuŝejon de Libra, kio provokis protestojn dum kelkaj tagoj.
Dum parolado disvastigita al la tuta lando, Rousseff defendis la rajton de eksterlandaj entreprenoj perlabori profitojn en la ekspluatado de la petrolputo plej granda de Brazilo, sed samtempe sciigis ke 85% de la enspezoj pro la ekspluatado de la kuŝejo “apartenos al la brazila ŝtato kaj al la ŝtata petrol-kompanio Petrobras.”
La aŭkcio estas io tre malsama al la privatigo, ĉar Brazilo “estas kaj daŭre estos lando malferma al investoj naciaj kaj eksterlandaj, kun respekto al la starigitaj kontraktoj kaj protekto al la nacia suvereneco.”
Defendande la aŭkcion gajnitan de la entreprena grupo kapita de Petrobras kaj kompletigita de la nederland-angla grupo Shell, la franca Total kaj la ĉinaj CNOOC kaj CNPC, Roussef emfazis ke la negoco reprezentis “gravan paŝon en la historio de Brazilo.”
Tamen, de antaŭ kelkaj tagoj okazis manifestacioj kiuj opozicias al la aŭkcio. La federacio unika de petrollaboristoj (FUP) efektivigis sentempoliman halton de laboroj ekde la pasinta 17-a, ĉar konsideras ke Petrobras posedas la kondiĉojn kaj kapablojn por ekspluati tiun ĉi petrolkampon sen bezono de aliaj partneroj.
La brazila registaro ankaŭ aprobis ĉi-jare alian leĝon kiu disponigas 75% de la kromprofitoj de la petrolo ĉerpita al edukado kaj 25% al sansektoro.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up