Armitaj Fortoj ekskludas fraŭdon en ĝeneralaj elektoj en Brazilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-10 09:44:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, nov 10 (RHK) La Brazilaj Armitaj Fortoj (FF.AA.) asertis ĉi-merkredon, ke ne estis fraŭdo en la rezultoj de la dua balota raŭndo, en kiu venkis eksprezidento kaj sindikatestro Luiz Inácio Lula da Silva.

Laŭ la Supera Voĉdona Kortumo (TSE), la raporto preparita de specialistoj de la Armitaj Fortoj pri la elektoj "ne indikis la ekziston de iu fraŭdo aŭ malkongruo en la elektronikaj voĉdonaj maŝinoj kaj en la balotprocezo de 2022".

En la dokumento, la ministro pri defendo Paulo Sérgio Nogueira de Oliveira ne menciis anomalion, sed avertis, ke la elektronika balotsistemo ne estas libera de iu speco de fraŭdo.

Laŭ la teksto, la laboro estis limigita al la superrigardo de la elektronika balotsistemo, ne inkluzivante aliajn agadojn de la balotprocezo.

Por la brazila voĉdona kortumo, la elektronika balotsistemo estas fiera fonto kaj la rezultoj de la elektoj de 2022 pruvas la efikecon kaj travideblecon de la balotkalkulo.


Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up