Prezidento de Bolivio instigas defendi demokration en la stratoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-14 07:47:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 14 (RHK) La bolivia prezidento Luis Arce avertis ĉi-dimanĉe la iniciatintojn de striko en Santa Cruz, ke popolaj fortoj defendos demokration en la stratoj antaŭ provoj trudi novan puĉon.

"La dekstro volas gajni per ĉi tiuj movadoj tion, kion ĝi ne povis gajni ĉe la balotoj", avertis la prezidento dum mitingo en Chuquisaca, en la sudo de la lando, priskribante kiel neakceptebla, ke ili nun klopodas levi la kapon kiam ili ne havas popolan subtenon.

Arce kaj Choquehuanca venkis en la parlamentaj balotadoj en 2020 kun 55.1 procentoj de la voĉoj.

Siaflanke, la plenuma sekretario de la Centralo  Laborista Departamenta Santa Cruz, Rolando Borda, denuncis en intervjuo kun la ŝtata kanalo Bolivia TV, ke la sturmo kaj rabado de tiu sidejo estis planitaj kaj financitaj de kelkaj komercistoj de tiu orienta departemento.

Li priskribis, ke la tuta perforta mobilizado deplojita en la senfina striko kun la postulo "por censo 2023 jes aŭ jes" estis planita kaj inkludis la eniron en Santa Cruz de ŝarĝkamionoj kun  petardoj per la financado de kelkaj komercistoj kiujn li  konis.

Li precizigis, ke, surbaze de ricevitaj informoj, la financistoj de la perforta transpreno de la sindikata sidejo kaj la forbruligo de la instalaĵoj de la Departementa Federacio de Kamparanoj, efektivigitaj la pasintan vendredon, havas sufiĉe multe da armiloj en luksa bruta bieno en Puerto. Suárez, ĉe la limo kun Brazilo.

Borda insistis, ke la reganta situacio en la departemento Santa Cruz ne estas striko, sed faŝisma diktaturo laŭ la kaprico de du homoj, precipe la guberniestro, Fernando Camacho.

La perfortaj agoj vendrede komenciĝis per la atako de la milico Unio Junula de Sta Cruz kontraŭ marŝo de sindikatistoj kaj portantoj, kiuj, kun blankaj flagoj, postulis sian rajton al laboro kaj liberon de movado.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up