Preskaŭ 2,1 milionoj da palestinanoj bezonas humanitaran helpon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-28 09:03:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ramallah, jan 28 (RHK) Preskaŭ 2,1 milionoj da palestinanoj bezonas humanitaran helpon en la okupataj teritorioj, hodiaŭ avertis agentejo de Unuiĝintaj Nacioj.

La Oficejo de UN por Kunordigado de Humanitaraj Aferoj klarigis en Tvitero, ke 25 elcento de la loĝantaro en Cisjordanio estas en ĉi tiu situacio kaj 58 elcento de la loĝantoj de la Gaza Zono.

Li atentigis, ke por kovri la bazajn bezonojn de ĉi tiuj homoj en 2023 necesas 502 milionojn da dolaroj.

Ĉi tiu sumo servos por mildigi la problemojn pri manĝaĵo, loĝado, akvo, kloakigo kaj edukado, skribis en la sama socia reto la humanitara kunordiganto de UN por la palestinaj teritorioj, Lynn Hastings.

Pluraj helpagentejoj de UN kaj la palestina registaro alfrontas gravajn financajn problemojn pro la malpliiĝo de internacia helpo.

Aliflanke, en la unuaj 28 tagoj de ĉi tiu jaro, la israelaj sekurecaj taĉmentoj mortigis 31 palestinanojn, laŭ datumoj de informagentejo  WAFA.

La gazetaro detaligis, ke en 2022 setlantoj kaj uniformitaj soldatoj de la najbara nacio mortigis 224 palestinanojn en la okupataj teritorioj, la plej multaj el ili en Cisjordanio.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up