Dilma Rousseff: por pli da fido je sia lando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-19 07:39:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La brazila prezidantino Dilma Rousseff, kandidatino al reelektiĝo flanke de la partio de la laboristoj, defendis la avancojn ekonomiajn de la lastaj 12 jaroj kaj instigis la civitanaron redukti pesimismon kaj pli fidi je la lando.
Mi estis elektita por daŭrigi la avancojn de la registaro de Luis Inacio Lula da Silva,  ŝi emfazis, kaj ni prepariĝas por periodo kreska, ni kreas kondiĉojn por salti kaj tio signifas iri antaŭen por forĝi nacion mezklasan, kun pli da ŝancoj por la popolo.
Parolante pri diversaj koruptiĝaj kazoj en sia administracio, ŝi elstarigis ke diference de aliaj registaroj, en tiu ĉi  oni donis vastajn povojn al la ministerio publlika por denunci kaj esplori deliktojn de subaĉeto, maltaŭgan alproprigon   de ŝtataj posedaĵoj kaj misuzon de fondusoj, interalie.
Ŝi precizigis ke la registaro de Lula da Silva kreis la ĝeneralan kontrolejon de la respubliko kaj oni subskribis la leĝon de aliro al informoj, ambaŭ estas gravaj iloj por intensigi la batalon kontraŭ subaĉeto kaj aliaj deliktaj agoj.
Ŝi ankaŭ elstarigis la sukcesojn atingitajn en la sfero de medicina servo, per la programo Pliaj kuracistoj, kiu havas pli ol 14 mil kuracistoj, el ili pli ol 11 mil kubaj profesiuloj, kiuj donas bazan atenton al pli ol 50 milionoj da brazilanoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up