Forumo de Sao Paŭlo: defendas Kubo la socialisman vojon fronte al la monda krizo.

Eldonita de Alejandro García
2014-08-27 12:33:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Okaze de la 20-a eldono de la forumo de Sao Paŭlo okazanta en Bolivio, Kubo defendas la socialisman vojon fronte al la krizo de la kapitalisma sistemo, kiu provokadis perforton, nestabliecon, malkontenton kaj malsekurecon en multaj landoj de la tuta mondo.
Idalmis Brooks, sekretariino de la departemento de internaciaj rilatoj de la centra komitato de la komunista partio, klarigis al la informagentejo Prensa Latina, ke ekzistas reordigo de la monda mapo favorigita de la interesoj de la grandaj potencoj, ekde la komenco mem de la tutmonda recesio.
Ŝi opinis ke preter la ekonomia sekvo, tiuj ŝanĝoj kondukis al la sociaj malkontentoj, protestoj ka konfliktoj en regionoj kiel la Meza Oriento.
Brooks partoprenos en la III-a lernejo de politika formado de la forumo kaj parolos pri la ideo ke tiuj transformoj ankaŭ favoris kontraŭagadon de la kapitalismo kaj en la latinamerika medio ĝi havas pli da forto.
Tiusence, ŝi klarigos la procezon de ekonomika aktualigo okazanta en Kubo spite al la klopodoj de Usono por sufoki la kuban revolucion ekde la jaro 1959.
Ŝi emfazis ke la kuba revolucio impulsas la ideon ke la integrigaj procezoj de Latinameriko kaj Karibio devas sin bazi en la unueco ene de la diverseco.
La formad-lernejo politika estas la unua aranĝo de la forumo de Sao Paŭlo kaj grupigas 300 delegitojn el pluraj partioj maldekstraj ĉeestantaj la renkontiĝon en Bolivio.
La oficiala malfermo de la forumo okazos ĵaŭde, kiam oni ankaŭ efektivigos renkontiĝon de virinoj, afrodevenantoj kaj parlamentanoj.

 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up