Latinamerika renkontiĝo por la maldekstra unueciĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-30 14:29:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La progresista latinamerika renkontiĝo kiu arigis en Quito, Ekvadoro, reprezentantojn de 35 maldekstraj politikaj partioj el 20 landoj finiĝis kun aprobo de regiona plano por kontraŭagi la renaskiĝon de la dekstruloj en Latinameriko.
Dum la lasta sesio okazis du rondaj tabloj por diskuti la defiojn alfrontatajn de la progresistaj registaroj en la regiono kaj la minacojn de nov-puĉismo flanke de la dekstrularo kontraŭ la popolaj konkeroj.
Antaŭe, la prezidento Rafael  Correa alvokis la unueciĝon de la latinamerika maldekstrularo por kunkrei  komunajn agendojn kaj konstrui la regionan patrolandon suverenan.
La prezidento atentigis, krome, pri renaskiĝo  de la dekstrularo en Latinameriko kaj emfazis ke nur kun integriĝo oni povus atingi la duan kaj definitivan sendependiĝon en la subkontinento.
La latinamerikan renkontiĝon partoprenis gravaj personecoj de la regiono, kiel la eksprezidento de Honduro, Manuel Zelaya, la eks-senatanino kolombia Piedad Córdoba, inter aliaj.
La kuba reprezentanto Omar García, alvokis la maldekstrajn fortojn kontraŭagi la hegemonan komunikadon altrudatan de Usono kaj la regiona dekstrularo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up