La cent tagojn de Trump: promesoj blovitaj de la vento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-07 10:48:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Reuters

Havano, maj 7 (RHK) Malgraŭ la memproklamitaj "historiaj sukcesoj" de Donald Trump, la realo montras malmultajn rezultojn en la unuaj 100 tagoj de lia "dua aktorado".

Kelkaj el liaj oficistoj ŝajnas malhelpi lian tagordon, kiel la grupo de Marco Rubio, kiu sekvas strategion de "maksimuma premo" kontraŭ Kubo, kiu povus pliigi elmigradon al Usono.

Trump lanĉis polemikan tagordon, inkluzive de subpremo  kontraŭ enmigrintoj, kaj regis ĉefe per plenumaj ordonoj.

Lia ekonomia aliro renkontis obstaklojn en tutmondigita sistemo. Li provis amasajn deportadojn, sed lia populareco falis al 39%. Li malmuntis esploradon pri rasismo kaj nuligis regularojn por transuloj.

En ekstera politiko, li izolis Usonon kaj defiis NATO-n.

Li sekondiĉe subtenas kaj reklamas faŝismajn agojn koncerne Israelon, la promesita paco inter Rusio kaj Ukrainio daŭre estas neatingeblo, dum lia ekstera politiko inkludas proponojn kiel ekzemple koloniigadon de Marso.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up